Greka arkitekturo

Partenono dum restaŭrado en 2008.

La arkitekturo de antikva Grekio estas la arkitekturo produktita de la grek-parolanta popolo (Helena popolo) kies kulturo floris en la greka ĉeftero, nome Peloponezo, la Egeaj Insuloj, kaj en kolonioj en Anatolio kaj Italio por periodo el ĉirkaŭ 900 a.K. ĝis la 1a jarcento p.K., kaj plej fruaj restantaj arkitekturaj verkoj date el ĉirkaŭ 600 a.K..[1]

La arkitekturo de Antikva Grekio estas plej bone konata pro ties temploj, multaj el kiuj troviĝas la tuta regiono, ĉefe kiel ruinoj sed multaj esence netuŝitaj. La dua ĉefe grava tipo de konstruaĵo kiu survivas tra la tuta helena mondo estas la subĉielaj teatroj, el kiuj la plej antikva datas el ĉirkaŭ 525-480 aK. Aliaj arkitekturaj formoj estas ankoraŭ elstaraj kiel la procesiaj kolonaro (propileo), la publika placo (agoro) ĉirkaŭita de multetaĝaj kolonaroj (stoa), la konstruaĵo por la urba konsilantaro (buleŭterio), la publika monumento, la monumenta tombo (maŭzoleo) kaj la stadiono.

Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egipto
Arkitekturo de Mezopotamio
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristana arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasikisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon

La arkitekturo de Antikva Grekio estas distingita de siaj tre formalaj karakteroj, kaj de strukturo kaj de ornamaĵo. Ti estas partikulare tiele en la okazo de temploj kie ĉiu konstruaĵo ŝajne estis konceptita kiel skulptarta ento ene de la pejzaĝo, plej ofte starigita sur alta grundo tiele ke la eleganto de ties proporcioj kaj la efikoj de la lumo sur ties surfaco povas esti vidata el ĉiuj anguloj.[2] Nikolaus Pevsner referencas al "la plastika formo de la [greka] templo... lokita antaŭ ni kun fizika esto pli intensa, pli viva ol tiu de ajna posta konstruaĵo".[3]

La formala vortotrezoro de la arkitekturo de Antikva Grekio, partikulare de la divido de arkitektura stilo en tri difinitaj ordoj: nome la dorika ordo, la ionika ordo kaj la korinta ordo, havos profundan efikon sur la okcidenta arkitekturo de postaj periodoj. La arkitekturo de antikva Romo kreskis el tiu de Grekio kaj pluhavis ĝian influon en Italio nerompite ĝis nune. El la Renesanco, revivaĵoj de klasikismo tenis vive ne nur la precizajn formojn kaj ordigis detalojn de la greka arkitekturo, sed ankaŭ ties koncepton de arkitektura beleco bazita sur ekvilibro kaj proporcio. La sinsekvaj stiloj de novklasika arkitekturo kaj de grekreviva arkitekturo sekvi kaj adaptis la stilojn de Antikva Grekio ege deproksime.

  1. Boardman, Dorig, Fuchs kaj Hirmer
  2. Helen Gardner, pp. 126-132
  3. Nikolaus Pevsner, An Outline of European Architecture, p. 19

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search